Matteo Ricci

Matteo Ricci
Persona informo
Naskiĝo 6-an de oktobro 1552 (1552-10-06)
en Maĉerato,  Papa Ŝtato
Morto 11-an de majo 1610 (1610-05-11) (57-jaraĝa)
en Pekino, Dinastio Ming
Tombo tombejo Ĵalan en Pekino Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio katolikismo vd
Lingvoj latinafilipinaitalaĉina vd
Ŝtataneco Papa Ŝtato Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Romo "La Sapienza" Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo esploristo
presbitero
matematikisto
misiisto
kartografo
tradukisto
ĉinologo Redakti la valoron en Wikidata vd
Verkado
Verkoj Kunyu Wanguo Quantu vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Matteo RICCI, S.J. (itallingva prononco: [matˈtɛːo ˈrittʃi]; en latino: Mattheus Riccius Maceratensis; 6a de Oktobro 1552 – 11a de Majo 1610), estis itala jezuita pastro kaj unu el la fondaj figuroj de la Jezuita misio en Ĉinujo. Lia mapo de 1602 de la mondo en ĉinaj karaktroj enkondukis la trovitaĵojn de la esplorado fare de eŭropanoj en Orienta Azio. Li estas konsiderata "Servisto de Dio" en Romkatolikismo.

Ricci alvenis al la portugala setlejo Makao en 1582 kie li komencis sian misian laboron en Ĉinio. Li iĝis la unua eŭropano kiu eniris en la Malpermesita Urbo de Pekino en 1601 kiam li estis invitita de la imperiestro Ŭan Li, kiu serĉis fakulajn servojn en aferoj kiel kortega astronomio kaj kalendara scienco. Li konvertis kelkajn elstarajn ĉinajn funkciulojn al katolikismo, kiel ekzemple lia kolego Xu Guangqi, kiu helpis traduki la verkon de Eŭklido nome Elementoj en ĉina same kiel la Klasikaĵoj de Konfuceo en Latino por la unua fojo.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne